Antaŭ nelonge prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) Thomas Bach akceptis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG).
Bach laŭdis, ke la Vintraj Olimpikoj en Pekino havis epokfaran signifon. Li mem ekŝatis Bing Dwen Dwen, kiam li unuafoje vidis ĝin. Li emfazis, ke sporto devas esti ŝirmejo for de politiko. Li esprimis sian atendon, ke ĉiuj membroj de la granda olimpika familio partoprenu en la Someraj Olimpikoj en Parizo.
Li alte ŝatis la ĉinan nacian strategion de tutpopola korpokonstruado, atendante ke la Azia Sportkunveno en Hangzhou portos la vivecon kaj solidarecon de Azio al la estonteco.