La mondo bezonas pli da “Ĉina-Centrazia Kontribuo”
Ĝoja Publikigita: 2023-05-20 17:24:36

Sukcese fermiĝis la unua Ĉina-Centrazia Pintkunveno vendrede en Xi’an, ĉefurbo de la ĉina provinco Shaanxi, ankaŭ la orienta startpunkto de la antikva Silka Vojo. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la pintkunvenon kaj donis tonikan paroladon, substrekante, ke la mondo bezonas Centran Azion stabilan, prosperan, harmonian kaj interkonektan. Kaj liaj ok proponoj pri disvolvo de kunlaboro inter la du flankoj estis alte laŭdataj kaj varme respondataj de ŝtatestroj de la centraziaj landoj.

La pintkunveno estas la unua fizika pintkunveno de Ĉinio kaj centraziaj landoj de la lastaj dek tri jaroj post starigo de iliaj diplomatiaj rilatoj, ankaŭ la unua pintkunveno de la lastaj 3 jaroj post establo de la ĉina-centrazia sistemo.

Kiel konstrui Komunumon de Ĉinio kaj Centrazio kun Komuna Estonteco? Ĉinio respondis, ke la du flankoj “donu reciprokan helpon kaj protekton, komune disvolviĝu, tenu ĝeneralan sekurecon kaj estu amikaj de generacio al generacio”. Kiel progresigi kunlaboron inter la du flankoj? Ĉinio proponis fortigi konstruon de mekanismoj, plivastigi rilatojn ekonomiajn kaj komercajn, profundigi interkonekton kaj interligon, pligrandigi kunlaboron de energioj, antaŭenigi verdan novigon, altigi disvolvan kapablon, fortigi civilizacian dialogon kaj protekti regionan pacon. Tio ĉi estas “Ĉina Projekto” kompleta, kristaligita kaj sistema, kiu inkludas kaj principojn kaj detalojn, kaj celojn kaj taskojn, kaj liveras fundamentan orientilon kaj agan gvidilon por konstrui pli striktan Komunumon de Ĉinio kaj Centrazio kun Komuna Estonteco.

Kaj Zono kaj Vojo estas la plej forta ligilo solidigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Centrazio. Antaŭ dek jaroj en la Centra Azio Zono kaj Vojo unuafoje estis proponita. Dek jarojn poste, Ĉinio emfazis, ke diversaj flankoj devas marŝi antaŭen plu por konstrui kunlaboron kadre de Zono kaj Vojo, akceli plenumon de Tutmonda Iniciato pri Disvolvo, plene eligi potencialan forton de tradiciaj kunlaboroj sur la kampoj de ekonomio, komerco, produktkapablo, energio kaj trafiko, kaj doni energion al kunlaboro pri financo, agrikulturo, elimino de malriĉeco, verda kaj malaltkarbona disvolvo, kuracado, higieno, diĝita novigo kaj aliaj novaj kreskpunktoj. La kvin centraziaj landoj diris, ke ili fortigos ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun propraj iniciatoj kaj disvolvaj strategioj.  Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev taksis, "Ni ĉiuj profitis de la rilatoj kun Ĉinio. Ni plej klopode akcelos la kunlaboron."

La diversaj flankoj en Xi'an-a Deklaracio reasertis, ke ĉiu komprenu kaj subtenu unu la aliajn flankojn en demandoj koncerne esencajn interesojn; centaziaj landoj alte taksis kaj volas aktive plenumi Tutmondan Iniciaton pri Disvolvo, Tutmondan Iniciaton pri Sekureco kaj Tutmondan Iniciaton pri Civilizacio; Ĉiuj flankoj firme defendu plurflankismon, universale akceptitajn internaciajn leĝojn kaj principojn pri internaciaj rilatoj, protektu internacian justecon kaj egalecon kaj akcelu internacian ordon kaj mondan regsistemon disvolviĝi al direkto pli justa kaj pli racia. Okaze de la pintkunveno oficiale establiĝis la mekanismo de renkontiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj la kvin landoj centraziaj, kiu provizos estontan kunlaboron de la du flankoj per strategia gvidado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree