Ĉinio kaj Serbio komune batalis kontraŭ KOVIM-19 kaj hardis amikecon
Ĝoja Publikigita: 2023-05-20 16:58:39

KOVIM-19 estas la plej kriza pandemio de cent jaroj, ankaŭ komuna severa defio antaŭ la tuta homaro, ĝi serioze batis la mondan ekonomion kaj malhelpis socian evoluon. La ĉina registaro en sia batalo kontraŭ la epidemio ĉiam tenas la koncepton, ke la popolo kaj vivoj estas la plej gravaj, ne nur protektis propran popolon, sed ankaŭ faris gravan kontribuon al batalado de la internacia komunumo kontraŭ la pandemio.

Kiam eksplodis KOVIM-19, fore distanca de Ĉinio la eŭropa lando Serbio renkontis malfacilojn en sia batalo kontraŭ la epidemio pro limigo de kuracaj kondiĉoj. En la kriza tempo, Ĉinio donis kontraŭepidemiajn materialojn, sendis teamojn de kuracistoj, ankaŭ liveris progresintajn ekipaĵojn kiel teknikan subtenon. La unua ĉina fabriko pri produktado de vakcinoj en Eŭropo, konstruita de Serbio danke al helpo de Ĉinio, havas gravan signifon por la batalo de Serbio, la balkana regiono kaj eĉ la tuta Eŭropo.

Komence de eksplodo de KOVIM-19, Verica Jovanović, direktorino de serba buroo pri publika sano, klare sciis, ke per tiamaj kuracaj kondiĉoj Serbio malfacile traktis la rapide plivastiĝantan epidemion. Ĝuste en la kriza momento, ĉinaj teamoj de kuracaj fakuloj atingis Serbion; ĉinaj laboratorioj por testi viruson rapide estis finkonstruitaj kaj ekfunkciigitaj en Serbio; kaj ĉinaj vakcinoj amason post amaso atingis Serbion. Rememorinte ĉion ĉi, Verica Jovanović emocie diris,"KOVIM-19 grave batis la tutan mondon, precipe la kuracan sistemon. Fronte al la minaco el la monda epidemio, komence de la eksplodo de KOVIIM-19 en Serbio, Ĉinio ĝustatempe helpis Serbion fortigi la landan kapablon kontraŭ la epidemio. Ĝuste kun spertoj kaj teknika subteno el ĉinaj fakuloj, Serbio povis fulme organizis framon kaj ordon de altefika preventado kaj regado de la epidemio. Gravas interŝanĝo de profesiaj spertoj, kaj pli grave estas bone hardi nian amikecon dum la batalo kontraŭ KOVIM-19."

Ĉinaj profesiuloj en preskaŭ tri monatoj kune kun serbaj kolegoj esploris lokajn kuracajn instituciojn, laŭ ĉinaj spertoj donis al Serbio multajn konstruivajn proponojn kaj opiniojn por batali kontraŭ la epidemio. helpate de ili, serba epidemio estis efike regata.

En la lastaj tri jaroj dum la pandemio, Ĉinio aktive informis Serbion pri informoj de la epidemio, interŝanĝis opiniojn kaj batalis la epidemion kun Serbio, ankaŭ helpis la landon fortigi konstruadon de sistemo pri publika sano kaj renormaligi ekonomian disvolvon kaj socian evoluon de Serbio. Septembre de 2021 en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, estis konstruita fabriko de ĉina grupo SINOPHARM pri produktado de vakcino, investita de Ĉinio, Serbio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj je 30 milionoj da eŭroj. Post ĝia finkonstruo Serbio fariĝis la unua eŭropa lando produktanta ĉinan vakcinon kontraŭ KOVIM-19. La fabriko ne nur altigis kapablojn de Ĉinio kaj Serbio kontraŭ la epidemio, sed ankaŭ estas nova komenco de la du landoj por kunlaboro sur la kampo biofarmacia, kaj havas gravan signifon por akceli ekonomian disvolvon.

Ivona Ladjevac, direktoro de esplorcentro pri Zono kaj Vojo sub serba internacia politika kaj ekonomia instituto, diris, ke vizaĝe al serioza bato de la pandemio, konstruado de Zono kaj Vojo marŝis stabile antaŭen kvankam kun malfaciloj kaj pasigis fidon kaj forton al la internacia komunumo. Li diris, "Ĉinaj metodoj kaj rimedoj de preventado kaj regado de la epidemio estas indaj je lerno de aliaj landoj, aparte Ĉinio liveris grandan nombron da vakcino al multaj evoluantaj landoj, inkluzive de malriĉaj afrikaj landoj. Sen helpo de Ĉinio, tiuj ĉi landoj tre malfacile gajnis sufiĉan vakcinon per merkato internacia. Kaj tio plene enkorpigas la spiriton de la iniciato Zono kaj Vojo pri man-en-mana konstruado de komunumo de komuna estonto por la homaro."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree