Xi sendis gratulon al 32a Pintkunveno de la Araba Ligo
Ĝoja Publikigita: 2023-05-20 17:51:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan mesaĝon al saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, deĵoranta prezidanto de la Konsilio de la Araba Ligo pri la okazigo de la 32a Pintkunveno de la Araba Ligo en saud-arabia urbo Jeddah.

Menciinte, ke la Araba Ligo longtempe sin dediĉis al konstruado de pli forta araba mondo per solidareco kaj akcelis pacon, stabilecon kaj disvolvon en la Meza Oriento, Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke arabaj landoj kontinue faris novajn paŝojn kaj akiris novajn atingojn sur la vojo de unuiĝo kaj mempliboniĝo.

Xi esprimis laŭdon al Saud-Arabio, kiu, kiel grava forto en la plurpolusa mondo, faris pozitivajn kontribuojn al fortigo de unueco kaj kunlaboro inter arabaj landoj kaj konservo de paco kaj stabileco en la Meza Oriento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree