Araba Ligo okazigas pintkunvenon kun surpriza ĉeesto de Zelenskyy kaj reveno de Assad
Zhao Publikigita: 2023-05-20 15:32:28

En la pintkunveno de la Araba Ligo okazinta en Jeddah de Saud-Arabio, siria prezidento Bashar al-Assad estis varme bonvenigata post kiam li estis izolita el la plejparto de la araba komunumo dum pli ol dek jaroj. Li estis akceptita per arda brakumo de gvidantoj, kiuj iam kontraŭis lin, inkluzive de saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman.

La varmiĝantaj rilatoj donas signalon de nova maniero por fari traktadon kun Assad. Tamen iuj okcidentaj landoj kaj multaj sirianoj ankoraŭ konsideras lin militkrimulo.

Assad renkontiĝis kun egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi, tunizia prezidento Kais al-Saeid kaj aliaj gvidantoj. Tiuj interagoj plue montris lian revenon al la araba komunumo. Tamen emiro de Kataro, Tamim bin Hamad al-Thani, kiu antaŭe nomis Assad militkrimulo, forlasis la pintkunvenon antaŭ la parolo de Assad en la kunveno.

Neatendite ankaŭ ukraina prezidento Volodymyr Zelenskyy ĉeestis la pintkunvenon antaŭ ol li iris al Japanio por la kunveno de la Grupo 7.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree