Ĉina ŝtatkonsilanto legis gratulleteron de Xi Jinping kaj faris paroladon en la inaŭguriĝo de Internacia Centjara Festo pri Rehabilitado
Qiujieming Publikigita: 2023-05-21 16:48:21

Internacia Centjara Festo pri Rehabilitado dimanĉe inaŭguriĝis en Pekino. Ŝtatkonsilisto Shen Yiqin ĉeestis la malferman ceremonion, legis gratulleteron de prezidanto Xi Jinping kaj faris paroladon.

Shen Yiqin diris, ke prezidanto Xi Jinping sendis specialan gratulleteron, kiu plene reflektas lian altan atenton al la Internacia Centjara Festo de Rehabilitado. Ĉinio sekvas la gvidon de Xi Jinping-Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, efektivigos la spiriton de la gratulletero de prezidanto Xi Jinping, praktikos la penson meti la popolon sur la unuan lokon kaj prenos pli efikajn rimedojn por disvolvi la aferon de handikapuloj, senĉese plibonigi la vivtenon kaj bonfarton de handikapuloj, kaj antaŭenigi la ampleksan disvolviĝon kaj komunan prosperon.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres sendis gratulleteron al la konferenco. La Internacia Centjara Festo de Rehabilitado estas organizita de la Ĉina Federacio de Handikapuloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree