Xi sendas gratulleteron al Internacia Centjara Festo de Rehabilitado
Qiujieming Publikigita: 2023-05-21 16:51:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulleteron al la Internacia Centjara Festo de Rehabilitado.

En la 33a nacia tago de Ĉinio por helpi handikapulojn dimanĉe, Xi salutis ĉiujn handikapulojn, iliajn parencojn kaj la diligentajn laboristojn servantajn ilin tra la nacio. Li ankaŭ esprimis dankon al ĉiuj internaciaj organizoj kaj gravuloj el ĉiuj kampoj, kiuj kontribuas zorgon kaj subtenon por la afero de laboro de handikapuloj en Ĉinio.

Xi diris, ke Ĉinio aparte atentas la bonfarton de handikapuloj en la lando, rimarkante, ke la lando daŭre plibonigos la socian sekurecon kaj servosistemojn por ĉi tiuj homoj kaj antaŭenigos la tutan disvolviĝon de koncernaj programoj.

Xi diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun ĉiuj landoj tutmonde por antaŭenigi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron pri handikapo, kaj daŭre plibonigi la sanon kaj bonfarton de la homaro.

Gastigita de Internacia Rehabilitado kaj organizita de la Ĉina Federacio de Handikapuloj, la Internacia Centjara Festo de Rehabilitado komenciĝis dimanĉe en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree