Ĉinio urĝas G7 ĉesigi sensaciadon per aferoj rilataj al Ĉinio
Jianping Publikigita: 2023-05-21 14:30:27

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris sabate, ke ĝi prezentis severan traktadon al Japanio, la gastiganto de la pintkunveno de la Grupo 7 (G7), kaj aliaj koncernaj partioj, post kiam la grupo faris riproĉon al Ĉinio pri temoj rilataj al Tajvano, Honkongo, Xinjiang kaj Tibeto.

La ministerio diris en deklaro, ke malgraŭ serioza zorgado de Ĉinio, la G7 per supre menciitaj temoj kalumniis kaj atakis Ĉinion kaj senkrupule intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio. Tion Ĉinio forte bedaŭras kaj firme oponas kaj faris severan traktadon al Japanio, la gastiganto de la pintkunveno de la G7, kaj aliaj koncernaj partioj.

La deklaro montris, ke Tajvano estas Tajvano de Ĉinio kaj solvo de la tajvana demando estas ĉina interna afero. Ĝi reasertis, ke la principo pri unu Ĉinio estas la solida ankro por paco kaj stabileco trans la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree