Ĉinio antaŭenigos praktikan kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn kun Malajzio
Jianping Publikigita: 2023-05-21 16:50:19

Ĉinio kaj Malajzio konsentis plue antaŭenigi praktikan kunlaboron kaj kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn inter la du landoj. Tion diris Zhao Leji, la plej alta ĉina leĝdonanto, dum sia tritaga vizito al Malajzio, kiu finiĝis sabate.

Zhao, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio, renkontiĝis respektive kun malajziaj reĝo Sultan Abdullah Sultan Ahmad Shah, ĉefministro Anwar Ibrahim kaj prezidanto de la malsupera ĉambro de la parlamento Johari Abdul.

Renkontiĝante kun la malajzia supera ŝtatestro, Zhao diris, ke Ĉinio kaj Malajzio disvolvis inter si solidajn kaj stabilajn rilatojn, kaj atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro sub la strategia gvidado de la dulandaj gvidantoj.

Reĝo Abdullah diris, ke nun la duflankaj rilatoj estas en la plej bona historia periodo kaj ambaŭ landoj devas plifortigi praktikan kunlaboron kaj profundigi kulturajn interŝanĝojn por antaŭenigi la rilatojn inter Malajzio kaj Ĉinio en la venontaj 50 jaroj.

Renkontiĝante kun ĉefministro Anwar, Zhao diris, ke praktika kunlaboro kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj estas la du motoroj, kiuj pelas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio.

Anwar siaflanke diris, ke Malajzio alte atentas siajn rilatojn kun Ĉinio, kaj pretas profundigi ampleksan strategian partnerecon kaj kune konstrui la komunumon de Malajzio kaj Ĉinio kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree