Rusio malpermesas al 500 usonanoj eniri
Qiujieming Publikigita: 2023-05-21 15:39:43

Rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj vendrede anoncis, ke pliaj 500 usonaj civitanoj, inkluzive de eksa usona prezidento Barack Obama, estas senfine malpermesitaj eniri Rusion.

La ministerio diris, ke en la lastatempa listo estas signifaj figuroj, oficistoj, leĝdonantoj, fakuloj kaj estroj de milit-industriaj kompanioj.

La rusa flanko diris, ke la vojaĝmalpermeso estis enkondukita en respondo al multfoje efektivigitaj kontraŭ-rusaj sankcioj fare de la registaro de Joe Biden.

La ministerio diris, “Estas jam tempo, ke Vaŝingtono lernu, ke eĉ ne unu malamika atako kontraŭ Rusio restos sen forta reago.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree