Daŭrigi tradician amikecon kaj malfermi novan estontecon
Selena Publikigita: 2023-05-21 16:11:44

Xi’an, la orienta startpunkto de la antikva Silka Vojo; en la Centra Azio, la iniciato Zono kaj Vojo unuafoje estis proponita antaŭ dek jaroj. En la 18a kaj 19a de majo, sukcece okazis en la urbo Xi’an la unua Ĉina-Centrazia Pintkunveno.

Kontraŭ la fono de grandaj ŝanĝiĝoj nevideblaj dum jarcento en la mondo, la renkontiĝo de la ses ŝtatestroj en la urbo, kie komenciĝis la antikva Silka Vojo, havas eksterordinaran signifon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la pintkunvenon kaj donis tonikan paroladon, substrekante, ke la mondo bezonas Centran Azion stabilan, prosperan, harmonian kaj interkonektan kaj elmetis ok proponojn pri disvolvo de kunlaboro inter la du flankoj. Inter tiuj proponoj, plifortigo de konstruo de mekanismoj estas prioritato, t.e. oficiala komenco de la Ĉina-Centrazia Pintkunvena Mekanismo, okazigo de la pintkunveno en ĉiu dua jaro kaj establo de sekretariejo en Ĉinio. Ĉio ĉi tio signifas, ke la pintkunveno en Xi’an ne nur estas startpunkto, sed ankaŭ estas mejloŝtono, kio malfermis nova epoko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Centrazio.

Kaj Zono kaj Vojo estas la plej forta ligilo solidigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Centrazio. La kvin centraziaj landoj diris, ke ili fortigos ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun propraj iniciatoj kaj disvolvaj strategioj. En komuna deklaracio inter Ĉinio kaj Kazaĥio, la du flankoj konsentis esplori eblecon por konstrui la trian translandan trajnon kaj akceli fervojhavenojn. Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Kirgizio parolis kiel eble plej frue komenci konstruon de la fervojo Ĉinio-Kirgizio-Uzbekio dum ilia interparolo. Tiuj interligoj estas nuntempaj “silkaj vojoj”, kio subtenas ekonomian evoluon kaj akcelas reciprokan komprenon.

Xi’an estas la orienta startpunkto de la antikva Silka Vojo. Homoj kolektiĝis en la urbo kaj spertis ĉarmon de la dinastio Tang en la bonveniga ceremonio, kiu estis okazigita en Tang-Paradizo, arkitektura komplekso bazita sur la loko de la origina relikvo de imperia ĝardeno, kiu datiĝas de la dinastio Tang. Estas tiel mirinda la spektaklo, homoj kvazaŭ venis antaŭ pli ol mil jaroj. 

Dum la longaj jaroj, Xi’an atestis prosperon de la antikva Silka Vojo. Nun la pintkunveno en la urbo fariĝis nova mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. konstrui Komunumon de Ĉinio kaj Centrazio kun Komuna Estonteco ne nur favoras al la du flankoj daŭrigi la miljaran amikecon kaj malfermi novan estonteco, sed ankaŭ kontribui novan forton al protekto de internacia egalecon kaj justecon kaj kreis modelon de solidareco kaj memfortigo por evoluantaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree