Respondo de Xi Jinping al volontuloj por ruba klasifikado
CMG Publikigita: 2023-05-22 15:40:10

La 21an de majo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, letere respondis al volontuloj por ruba klasifikado en la loĝkvartalo Jiaxinglu de la distrikto Hongkou en Ŝanhajo, esprimante sinceran esperon pri la laboro de ruba klasifikado.

En la respondo Xi diras, ke, legante ilian leteron, li rememoras la scenon antaŭ kvin jaroj, kiam li interkomunikiĝis kun ili pri la laboro de ruba klasifikado; ilia entuziasmiĝo pri publika bono kaj servado al popolamasoj impresis lin profunde. Li tre ĝojis, kiam li sciiĝis, ke tra kelkjara reklamo kaj antaŭenigo ili akiris grandan sukceson en la klasifikado de rubaĵoj. Nun la civiliziteco de la loĝantoj estas pli alta, kaj la medio de la loĝkvartalo estas pli bela.

Xi tre atentas klasifikadon de rubaĵoj kaj utiligon de rimedfontoj, kaj multfoje faris gravajn instrukciojn ĉi-rilate. En la lastaj jaroj Ĉinio progresis rimarkinde en la laboro de ruba klasifikado. Lastatempe, reprezentantoj de la volontuloj por ruba klasifikado en la loĝkvartalo Jiaxinglu de la distrikto Hongkou en Ŝanhajo skribis leteron al la ĝenerala sekretario Xi Jinping, raportante pri la atingoj akiritaj de ili en la laboro de ruba klasifikado kaj esprimante la volon fari pli grandan kontribuon en klasifikado de rubaĵoj, pli vaste kaj pli efike.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree