Pli ol sesono de usonaj plenkreskuloj estas en depresia stato laŭ enketo
Ĝoja Publikigita: 2023-05-22 15:04:31

Usona Kabla Novaĵa Reto (CNN) raportis la 17-an de majo, ke en Usono draste pliiĝas nombro de malsanuloj de melankolio. Laŭ enketo pli ol sesono de usonaj plenkreskuloj malsaniĝis je melankolio, kaj tiu ĉi proporcio estas rekordo post ekplenumo de rilataj enketoj en 2015.

Citinte raporton de plej nova enketo de Gallup, usona esplorejo pri publika opinio, la artikolo diras, ke nun en Usono ĉirkaŭ 18% de plenkreskuloj diris, ke ili malsaniĝas je melankolio aŭ ricevas kuracadon pro depresia malsano, kaj tiu ĉi proporcio kreskis je sep porcentoj kompare kun la rezulto de la unua enketo en 2015. Interalie proporcio de minoritataj suferantoj estas pli multe alta ol tiu de blankulaj suferantoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree