MOS ankoraŭfoje rifuzis proponon pri Tajvano
CMG Publikigita: 2023-05-22 20:00:15

En la 76a asembleo okazanta en Ĝenevo de Svislando, Monda Organizo pri Sano (MOS) lunde rifuzis inkluzivi la tiel nomatan proponon prezentitan de kelkaj landoj en la tagordon "inviti Tajvanon kiel observanton partopreni en asembleo de MOS".

 Nuntempe, la tutmonda sekureco de sano ankoraŭ frontas al tre serioza defio, kaj fortigi solidarecon kaj kunlaboron estas komuna atendo de plejpartaj membrolandoj de MOS. La aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio agis kontraŭ la historia fluo kaj obstine sekvis proponon pri Tajvano, kio elmontras la politikan konspiron de la tajvanaj sendependistoj, sensaciigi tajvanan partoprenon en la asembleo kun la celo "sendependigi" Tajvanon.

Chen Xu, konstanta delegito de Ĉinio ĉe la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj Aliaj Internaciaj Organizoj en Svislando, diris en la asembleo, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Partopreno de Tajvano en la asembleo devas esti traktata laŭ la principo de unu Ĉinio. La aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio rifuzis konfesi ke ambaŭ bordoj ĉe la Tajvana Markolo apartenas same al Ĉinio, do unuflanke ĝi forlasis la politikan bazon por partopreni en la asembleo.

Chen akcentis, ke antaŭ la malfermo de la asembleo preskaŭ 140 landoj konfirmis al Ĉinio la vidpunkton pri la principo de unu Ĉinio kaj la oponon kontraŭ tajvana partopreno en la asembleo. Kaj parenteze, preskaŭ 100 landoj speciale adresis mesaĝojn al la ĝenerala direktoro de MOS aŭ faris publikan deklarojn, por esprimi siajn opiniojn kontraŭ la partopreno de Tajvano en la asembleo. Do el tio riveliĝas la vero, ke justeco ĉiam trovas multan subtenon, dum maljusteco malmultan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree