Absolute ne elireblas “komploti sendependecon per KOVIM-19”
CMG Publikigita: 2023-05-22 20:06:06

En sia regula asembleo okazanta en Ĝenevo de Svislando, Monda Organizo pri Sano (MOS) rifuzis lunde inkluzivi la tiel nomatan proponon prezentitan de Belizo kaj iuj aliaj landoj en la tagordon "inviti Tajvanon kiel observanton partopreni en la asembleo". 

Pri tio, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke propono rilata al Tajvano estas rifuzita de MOS en sinsekvaj multaj jaroj. Tio plene pruvas, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerala tendenco kaj deziro de la internacia komunumo, kaj ke ĝi nedefieblas en iu ajn formo.

Sed la aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio agis kontraŭ la deziro kaj volo de diversaj partioj kaj de la tajvanaj samnacianoj, kaj obstine instigis al tiel nomataj "landoj, kiuj havas kun Tajvano diplomatiajn rilatojn" prezenti proponon, kaj aliaj kelkaj landoj kaŝe aŭ malkaŝe subtenis la proponon. Tio evidente estas agaĉo kontraŭ internaciaj reguloj kaj, kompreneble, estas oponita de ĉiuj justecgardaj landoj en la mondo. Antaŭ la malfermo de la asembleo preskaŭ 100 landoj speciale adresis mesaĝojn al la ĝenerala direktoro de MOS aŭ faris publikajn deklarojn, por esprimi siajn opiniojn kontraŭ partopreno de Tajvano en la asembleo kaj siajn insistojn pri la principo de unu Ĉinio.

La tajvanaj aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio ĉiam volas "komploti sendependecon per KOVIM-19", sed la vojo ne elireblas. Ĉinio urĝas al iuj landoj, kiuj ŝajnigas sin konfuzaj, ĉesigi politikigon de sanproblemo, intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj agadon "kontraŭ Ĉinio per tajvana demando".

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree