Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Wesley W. Simina pro lia enoficiĝo kiel prezidento de Mikronezio la 18-an de majo.
En la mesaĝo Xi montris, ke depost la establo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 34 jaroj la dulandaj rilatoj grande progresis sur la bazo de reciproka respekto kaj egala traktado, kaj alportis senteblajn bonaĵojn al la du popoloj.
Xi diris, ke li profunde aprezas prezidenton Simina pro lia longtempa dediĉo al progresigo de amikeco inter Ĉinio kaj Mikronezio.
Xi diris ankaŭ, ke li alte atentas gravecon de disvolvo de la duflankaj rilatoj, ĉiam pretas kun prezidento Simina subteni unu la alian pri demandoj koncerne iliajn kernajn interesojn, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron sur diversaj kampoj, kaj antaŭenigi kontinuan disvolvon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Mikronezio, por doni pli da bonaĵoj al la dulandaj popoloj.