Xi sendis gratulmesaĝon al Forumo pri Disvolvo de Tibeto en 2023
CMG Publikigita: 2023-05-23 20:09:16

La 23an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo pri Disvolvo de Tibeto en 2023.

Xi rimarkigis, ke feliĉigo de la popolo estas plej esenca en homaj rajtoj, dum disvolvo estas plej kerna por igi la popolon feliĉa. De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, forte subtenate de la centra registaro kaj la tutlanda popolo, la tibetaj ŝtatoficistoj kaj amasoj el ĉiuj etnoj laboradas kaj bataladas spite al ĉiaj malfacilaĵoj, tiel ke Tibeto ĝisfunde liberigis sin de absoluta malriĉeco, kiu katenis tibetanojn dum miloj da jaroj. Kaj nun, Tibeto, same kiel aliaj lokoj de nia lando, fariĝas bonfarta socio en ĉiuj aspektoj, kaj ĉie en ĝi videblas vivaj kaj viglaj prosperoj kaj progresoj. 

Xi esperis, ke survoje al ĉina modernigo Tibeto totale, precize kaj plene efektivigos la novan ideon pri disvolvo, rapidigos altkvalitan disvolvadon, kaj senlace faros, ke Tibeto estu integra, riĉa, civilizita, harmonia, bela, kaj karakterizata de socialisma modernigo, kaj ke la tibeta popolo havu pli belan vivon.

La forumo malfermiĝis la 23an de majo en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree