La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping alvokis al la Nacia Arta Muzeo de Ĉinio (NAMĈ) fari sin ejo, kiu ĝuu mondan prestiĝon. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon en la 21a de majo, kiam li letere respondis al veteranaj fakuloj kaj artistoj de NAMĈ.
Xi esprimis varman gratulon kaj sinceran saluton al ĉiuj membroj de la muzeo, dum ĝi celebris sian 60-jariĝon.
Nacia Arta Muzeo de Ĉinio