Ĉinio urĝas, ke partioj de konflikto en Sudano tuj ĉesigu militojn
Ĝoja Publikigita: 2023-05-23 15:23:19

Ĉina speciala sendito lunde alvokis, ke la partioj de konflikto en Sudano tuj ĉesigu militojn.

Dai Bing, ĉina konstanta vicdelegito al Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri la situacio de Sudano, "Kiel bona amiko kaj bona partnero de Sudano, ni sincere esperas, ke la du flankoj de la konflikto prioritatigos sudanan pacon kaj bonon de la popolo, kiel eble plej frue finos militojn, kaj solvos diverĝojn per dialogo kaj intertraktado."

Dai diris, ke Ĉinio rimarkis, ke la du flankoj de la konflikto atingis provizoran batalhalton en multaj okazoj kaj subskribis Interkonsenton pri Mallongtempa Batalhalto kaj Humanitara Aranĝo en Jeddah sabate.

Li diris, "Ĉinio subtenas Unuiĝintajn Naciojn fari komunikadon kaj kunordigon kun Sudano kaj ĝiaj najbaraj landoj pri humanitaraj aferoj, helpi la regionajn landojn kun iliaj respondaj kapabloj, kaj malstreĉigi humanitaran premon."