Vaniĝis plano de japana registaro pri ellaso de poluaĵo
CMG Publikigita: 2023-05-23 15:38:16

En la pintkunveno de Grupo 7 (G7), lastatempe okazinta, denove vaniĝis la plano de japanaj politikistoj pri ellaso de nuklee poluita akvo el Fukushima en maron. La protesto kontraŭ la plano estas tiel granda, ke en la komuna deklaro de la pintkunveno ne estas menciita la plano de Japanio ellasi la poluitan akvon en maron, sed nur tio, "subteni al la Internacia Atom-Energia Agentejo fari sendependan esploradon", aperas en ĝi.

 

Tiu rezulto ne surprizas. Ĉi-jare februare japanaj amaskomunikiloj jam sugestis, ke la japana registaro volis enmeti la enhavon pri ellaso de nuklee poluita akvo maren en fruktodonan dokumenton de la aprila G7-kunveno de ministroj pri klimatŝanĝiĝo, energio kaj medio, sed la plano malsukcesis. Kelkaj landoj, kiel Germanio, ĉiam havas sintenon de protesto. La germana ministro pri medio, Steffi Lemke, eĉ faris akuzon en gazetara konferenco, dirante, ke "ne eblas akcepti la ellason de nuklee poluita akvo en maron". Tio frakasis antaŭ la publiko la kalkulileton de la japana registaro.

 Sed la japana registaro ne rezignaciis je sia malsukceso, ĉi-foje ĝi prenis preterpasan taktikon. En tiu ĉi pintkunveno de G7 Japanio specife provizis la partoprenantajn politikistojn kaj amaskomunikilistojn per manĝaĵoj, vinoj kaj kukoj produktitaj en la gubernio Fukushima, por ke ili "pli bone komprenu la planon ellasi la poluitan akvon en maron".

La 20an de majo la japana informagentejo Kyodo konfesis en sia raporto, ke la uzo de manĝaĵoj el Fukushima “elvekis diskutadon”. En la raporto citanta vortojn de altrangulo de opozicia partio oni diris: “En la uzo de pridiskutataj manĝaĵoj mem montriĝas la aroganteco de Japanio.”

Interne de G7, kie ĉie oni intencas demonstri "solidarecon", la plano de Japanio pri ellaso de poluaĵo en maron tamen elvekis akran diskutadon, por ne paroli pri la internacia komunumo. Dum pli ol du jaroj, de civiluloj en Japanio, tra ĝiaj najbaroj kiel Ĉinio kaj Sud-Koreio, ĝis pacifikaj insullandoj, tiu plano trovas fortan kontraŭagadon. Dum la pintkunveno de G7 en multaj lokoj de Japanio civitanoj manifestaciis akuzante la japanan registaron pri tio, ke "ellasi nuklee poluitan akvon en maron estas krimo kontraŭ la internacia komunumo".

Nuntempe, la Internacia Atom-Energia Agentejo ankoraŭ ne publikigis definitivan raporton de taksado pri la projekto de Japanio eligi poluitan akvon maren, sed la japana registaro jam asertis, ke la prepara laboro estos finita en la fino de junio, kaj fine de julio oni povos eligi la akvon en la oceanon Pacifiko. Se tiu japana plano estus plenumata kaj pagigus la tutan mondon por tio, tiam super Japanio sidus ekstrema nerespondeco kaj ekstrema egoismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree