Brita ĵurnalo The Guardian dimanĉe raportis, ke laŭ kalkulo de nova raporto mortis almenaŭ 4,5 milionoj da homoj pro militoj en Afganio, Pakistano, Irako, Sirio, Jemeno, Libio, Somalio kaj aliaj regionoj post la Evento "9·11", kaj la plejpartaj viktimoj estis malriĉaj virinoj kaj infanoj.
La artikolo diras, ke Usono, kiu lanĉis la tiel nomatan "tutmondan kontraŭterorisman militon" en 2001, havis gravan respondecon. Kvankam la milito finiĝis en 2021, tamen ankoraŭ kontinue pliiĝas la nombroj de malrektaj mortintoj kaj rilataj prisanaj problemoj. En ĉi tiuj landoj popolamasoj estas en financa embaraso kaj plue traŭmatizitaj psikologie.