Ŝuldaj plafonaj krizoj malpliigis altiron de usona dolaro kiel monda rezerva valuto
Ĝoja Publikigita: 2023-05-24 13:50:11

South China Morning Post, honkonga angllingva ĵurnalo, la 21-an de majo, publikigis artikolon, dirante, ke escepte de usonaj leĝdonantoj, ĉiuj scias, ke stagno pri usona ŝulda plafono naskos vastan influon. La ripetado de la stagno inter la Kongreso kaj prezidento de Usono nepre kaŭzos serioze negativan rezulton.

La artikolo diras, ke nun usona dolaro ankoraŭ estas en la gvida pozicio kaj ĝuas ĉiujn privilegiojn kiel unu el ĉefaj rezervaj valutoj de la mondo. Tamen ĉar Usono apenaŭ montris respondecon postulatan de la pozicio, usona dolaro evidente vizaĝas al la risko, ke ĝia rolo estos uzurpita.

La artikolo montras, ke usona malobservo de ŝulda traktato aŭ ĝia longtempa politiko pri ŝulda plafono probable naskos profundan influon en la mondo kaj reduktos pozicion de usona dolaro kiel monda rezerva valuto kaj pozicion de Usono en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree