Xie Feng: Ĉina-usona rilateco estas "tiel grava, ke ni neniel lasos ĝin malsukcesa"
CMG Publikigita: 2023-05-24 17:24:10

En la 24a de majo, kiam Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, parolis pri Xie Feng, ĉina nova ambasadoro al Usono, ŝi diris, ke ambasadoro estas grava ponto kaj ligo por interkomunikado inter Ĉinio kaj Usono. Ŝi esperis, ke Usono liveros al Xie subtenon kaj oportunon en liaj funkcioj.

Xie Feng en la 23a de majo emfazis la gravecon de la dulandaj rilatoj. Kelkajn horojn post kiam li atingis Usonon por preni la oficon, li diris, ke la ĉina-usona rilateco estas "tiel grava, ke ni neniel lasos ĝin malsukcesa".

Alparolante ĉinajn kaj usonajn amaskomunikilojn ĉe la ĉina ambasadejo en Vaŝingtono, distrikto de Kolumbio, Xie konfesis, ke lia oficiĝo restas en "esenca momento", ĉar la ĉina-usona rilateco denove revenas al "historia vojkruciĝo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree