Kial ĉiujare fiaskas ago de Usono “aligi Tajvanon al asembleo”
CMG Publikigita: 2023-05-24 16:24:39

 

Kiel atendite, en la 76a asembleo Monda Organizo pri Sano (MOS) lastatempe rifuzis enmeti en tagordon de la asembleo la proponon prezentitan de iuj landoj "inviti Tajvanon kiel observanton aliĝi al la asembleo". Tial, la intenco de Usono "aligi Tajvanon al la asembleo" sepafoje vaniĝis. Tio plene pruvas, ke la principo de unu Ĉinio estas la tendenco de la tempoj kaj la deziro de popoloj. La prezentado de Usono "subteni Tajvanon aliĝi al la asembleo" trovis nur malaklamadon.

Tiu ĉi propono pri Tajvano estis prezentita de Belizo kaj kelkaj aliaj landoj, sed fakte la ĉefreĝisoro estis Usono. Jam antaŭ dekkelke da tagoj la usona ŝtatsekretario Antony Blinken "forte instigas" la Mondan Organizon pri Sano (MOS) inviti Tajvanon kiel observanton aliĝi al la asembleo. Kelkajn tagojn antaŭe la usona asocio en Tajvano, kune kun "institucioj en Tajvano" de Britio, Kanado kaj aliaj landoj, publikigis tiel nomatan komunikaĵon por "aligi Tajvanon al la asembleo". Kaj sekve, en la asembleo farso denove prezentiĝis: pri la propono metita de "tiuj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano", Usono kaj la plej malgranda parto de la okcidentaj landoj faris grandan bruon, sed ĝi fine kondukis al fiasko.

Usono bone sciis ĝian rezulton. La kaŭzo estas klara: tiel nomata propono pri Tajvano estas kontraŭa al internaciaj reguloj, precipe al la principo de unu Ĉinio, konfirmita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj de asembelo de MOS. Antaŭ la malfermiĝo de la asembleo, preskaŭ 140 landoj esprimis al Ĉinio siajn vidpunktojn insisti pri la principo de unu Ĉinio kaj oponi kontraŭ aliĝo de Tajvano al la asembleo; kaj proksimume 100 landoj speciale sendis mesaĝojn al la ĝenerala direktoro de MOS aŭ faris publikajn deklarojn por tio. Ĉio tio ĉi montras, ke la principo de unu Ĉinio estas universale rekonata tra la mondo.

Foje kaj refoje, jare kaj jare, la farso reĝisorita de Usono por "aligi Tajvanon al la asembleo" malsukcesis, sed kial ĝi ĉiam denove estas prezentata? Kiel fakuloj anazilis, tio fakte estas truko aŭ kutima prezentado farita de Usono por "reteni Ĉinion per Tajvano". Parenteze, tio ankaŭ estas regula "negoco". Ĉiujare la regiono Tajvano tributas amason da oro kaj arĝento al usonaj politikistoj, esperante "repagon el ili". En la ŝaktabulo de Usono Tajvano ĉiam estas ŝakpeco.

Kiel ajn agante, Usono en sia farsado ne povos eviti sian malvenkon. Por 23 milionoj da tajvanaj samlandanoj nur la potenca patrujo estas apogilo, kaj tie la spaco de evoluigo estas pli granda, kaj internacisfere la memfido estas pli firma. Do la malnova teatraĵo "aligi Tajvanon al la asembleo" endas je ripozo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree