Xi intervidiĝis kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin
CMG Publikigita: 2023-05-24 20:18:37

Posttagmeze de la 24a de majo, en la Granda Halo de la Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la rusa ĉefministro Mikhail Mishustin.

Xi petis, ke Mishustin transdonu lian sinceran saluton al prezidento Putin. Xi diris, ke marte de la kuranta jaro li faris sukcesan viziton al Rusio kaj, kune kun prezidento Putin, planis disvolvadon de la dulandaj rilatoj en proksimaj tempoj kaj kunlaboron en diversaj kampoj. Solidigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio estas la tendenco de la tempoj kaj la deziro de la popoloj. Interalie, Xi esperis, ke ambaŭ flankoj daŭre disvolvos la avantaĝojn, ekz. grandan spacon, vastan horizonton kaj sufiĉan dinamikon de kunlaboro, antaŭenigos la diverskampan kunagadon al pli alta nivelo kaj konstante riĉigos la enhavon de la dulanda plenampleksa strategia partnereco.

Mishustin transdonis al Xi la sinceran saluton kaj bondezirojn de Putin, kaj poste diris, ke Rusio volas, kune kun Ĉinio, serioze efektivigi la gravajn ideojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj, plene utiligante la regulan renkontiĝon de dulandaj ĉefministroj kaj prian kunlaboran mekanismon, pliprofundigi pragmatan kunlaboron en diversaj sektoroj. Rusio volas kune kun Ĉinio multpolusigi la mondon, solidigi la internacian ordon baziĝantan sur internacia juro. Rusio atendas kun Ĉinio plifortigi kulturan interŝanĝon, por ke la frateco inter Rusio kaj Ĉinio estu heredata tra generacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree