Kiam la muzeo renkontiĝis kun ludo, kio okazos?
Mirinda Publikigita: 2023-05-24 17:06:35

Kiam la muzeo renkontiĝis kun ludo, kio okazos? Lastatempe la unua partoprenebla muzeo trans loko kaj tempo “diĝita pavilono de budhismaj sutroj” estis publikigita interrete. Ĝi estis farita de esplorejo de Dunhuang kaj la kompanio Tencent kaj kun diversaj ludaj teknikoj, reaperiginta la historian scenon de Mogao Grotoj en Dunhuang kun 60 000 trezoraj sutraj relikvoj en la datuma mondo. Nun ni kune vizitu ĝin:

Enirinte en la sutra pavilono, mi estis tuj skuita de la delikataj fadenoj sur la murpentraĵoj,kaheloj kaj brikoj. La pentra stilo klasika kaj filmkvalita kvazaŭ alportis min al la antikveco antaŭ miloj da jaroj. Mi spertis kaj atestis tiujn historiajn momentojn en la grotoj. Per la sindroneca interago, spekantoj povas koni la sutran pavilonon en arta formo, dinastioj, koloroj kaj protektado de murpentraĵoj. 

Diĝita Dunhuang estis prezentita de la esplorejo Dunhuang en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento kaj la “pavilono de budhismaj sutroj” estas nur malgranda parto de la projekto. Ili volas per komputila kaj diĝita teknikoj, reservi la kulturajn heredaĵojn de la Mogao Grotoj en la virtuala mondo, por doni eternan vivon al tiuj historiaj objektoj. 

Cetere la pandemio iagrade rapidigis teknologian disvolvon de muzea kulturo. Laŭ raporto de Internacia Muzea Asocio en 2020 multiĝis je pli ol 15% la muzeoj, kiu eksponis siajn eksponaĵojn surrete. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree