Xi urĝas kune konstrui Zonon kaj Vojon por novaj perspektivoj de azieŭropa kunlaboro
CMG Publikigita: 2023-05-25 17:33:23

La 24an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping alvokis kune konstrui la Zonon kaj Vojon por novaj perspektivoj de azieŭropa kunlaboro.

Invitite, Xi per videoligo faris salutparoladon en la malfermo de la plena sesio de la dua Eŭrazia Ekonomia Forumo de la Eŭrazia Ekonomia Unio.

Xi rimarkigis, ke la nuna mondo estas travivanta profundajn ŝanĝiĝojn, kiuj neniam okazis de jarcento, kaj la monda multpolusiĝo kaj ekonomia tutmondiĝo estas historia tendenco, kiu estas nerezistebla. Persistado en vera plurflankismo kaj sinkrona disvolvado inter regionoj estas vaste rekonata de la internacia komunumo.

Xi diris, ke Ĉinio esperas, ke la efika kunagado inter la Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio estos plue profundigita, kaj ke ĉiuj landoj kunlaboru kun unueco kaj dediĉo por krei novajn perspektivojn por azieŭropa kunlaboro.

La dua Eŭrazia Ekonomia Forumo de la Eŭrazia Ekonomia Unio okazis virtuale kaj ĉeeste la 24an de majo en Moskvo, kun la temo pri eŭrazia integriĝo en plurpolusa mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree