Kontrolado de la kompanio Micron Technology estas nepre necesa por ĉina sekureco
CMG Publikigita: 2023-05-25 17:50:33

Antaŭ nelonge la ĉina Oficejo de Ret-sekureca Kontrolado laŭleĝe faris kontroladon de reta sekureco pri la usona kompanio Micron Technology.

Laŭraporte, la usona registaro lastatempe anoncis, ke la ĉina registaro, konsiderante pri sia sekureco, faris malpermeson al la usona icuja kompanio Micron Technology, kaj tio “ne baziĝas sur faktoj”. En gazetara konferenco merkrede Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondante pri tio, diris, ke la ĉina kontrolado de reta sekureco celas ne al difinitaj landoj aŭ regionoj.

Ĵaŭde en gazetara konferenco de la ĉina Komerca Ministerio, demandite proparolanto de la ministerio akcentis, ke la ĉina registaro firme akcelas altnivelan malfermon al la ekstero, konstante plibonigas la komercan medion, kaj volas kune kun ĉiuj landoj dividi la ĉinajn evoluŝancojn. Iu ajn lando, se ĝi agas laŭ la ĉinaj leĝoj kaj reguloj, estas bonvenaj en Ĉinio, kaj ĉiaspecaj produktoj kaj servoj povas libere eniri en la ĉinan merkaton.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree