Antaŭ faktoj finfine dispeliĝos ĉiuj klaĉoj pri Tibeto
CMG Publikigita: 2023-05-25 11:33:48

Decembre de 2022, Ma Ji’an, tibeta kamionisto, ricevis bonan informon: la altrapida ŝoseo de Nagqu al Lasao estas malfermita al ŝarĝaŭtoj. Tio signifas, ke la vojdistanco, kiun antaŭe kovris almenaŭ ses horoj, nun estas reduktita al tri horoj kaj duono. Tiel, liaj kostoj de brulaĵo kaj tempo ŝpariĝas multe, kaj sekve la kamiondifekto ankaŭ malpliiĝas.

Tibeto staras sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, nome la “tegmento de la mondo”, kaj trafiko estas bona maniero por de ekstere observi la disvolviĝadon de Tibeto. Tie iam troviĝis nur mallarĝaj kaj zigzagaj vojetoj, kaj unu montriĝas ja trafika komplekso da ŝoseoj, fervojoj kaj aerlinioj. Ĉiuj tiuj “ĉielaj vojoj” vidatestas la transsaltan evoluon de Tibeto. “Feliĉigo de la popolo estas esenco de homaj rajtoj, kaj evoluigo estas kerno por feliĉigi la popolon,” tiel skribis la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en sia gratulmesaĝo sendita al “Forumo pri Evoluigo por Tibeto en 2023”.

La 23an de majo antaŭ 72 jaroj Tibeto pace liberiĝis. Tiu evento frakasis la intencon de eksteraj fortoj apartigi Tibeton disde Ĉinio. Tiu dato do fariĝis nova startpunkto de Tibeto. De tiam la miliono da servutuloj emancipiĝas danke al la tibeta demokratia reformado, akiras plenan garantion je homaj rajtoj, kaj iĝas vera mastro de la ŝtato kaj socio.

Por pli bone kompreni la staton de homaj rajtoj en Tibeto, ni vidu la jenajn donitaĵojn: la malneta tibeta produkto en 2022, kompare al la jaro 1951, kreskis 346,8-oble; la pokapa ekspekto de vivo en Tibeto, kompare al la aĝo de 35,5 jaroj en la komenco de la paca liberigo, nun estas la aĝo de de 72,19 jaroj; antaŭ la paca liberigo la propocio de analfabeto en Tibeto estis pli ol 95%, dum nun la analfabeto preskaŭ nuliĝas. 

Lasi la tibetan popolon en bona farto estas la fina celo de evoluigo. “En la mondo neniu alia loko, krom Tibeto, havas tiom profundan impreson pri sia ŝanĝiĝo en altkvalita evoluado kaj homrajta garantio.” Tio estas la komuna elkora voĉo de la tibeta popolo.

Tibeto fartas bone, ĉar Ĉinio fartas bone. Nuntempe, Ĉinio estas antaŭeniganta la konstruadon de ĉina modernigo, kaj Tibeto ankaŭ staras ĉe nova startpunkto. Strikte kunligante sian disvolvadon kun la ŝtata, Tibeto progresos pli firme en homrajta garantio, kaj intertempe la vivo de la tibeta popolo estos pli bona. Antaŭ faktoj finfine dispeliĝos ĉiuj klaĉoj pri Tibeto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree