La nova estraro de ILEI eldonis siajn du unuajn librojn
Alessandra Madella Publikigita: 2023-05-25 11:00:12

Jen la unua libro eldonita fare de la nova estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI): traduko al Esperanto de la verkoj de la Itala kuracistino kaj esperantistino Antonietta Bernardoni, kolektitaj fare de Ermanno Tarracchini kaj de Kolektivo Bernardoni. Tradukis Alessandra Madella kaj Luigia Oberrauch. Edistudio zorgis praktike pri la eldono.

Temas pri fragmenta kolekto de kelkaj notoj de la aŭtoro ­skribitaj en malsamaj tempoj kaj en diversaj situacioj, tamern la tuto donas akuratan bildon pri ŝia laboro, celanta ebligi al homoj ne deprimiĝi antaŭ la malfacilaĵoj de la vivo kaj konservi aŭ retrovi sian lokon en la lukto por pli justa socio.

Aperis kun Edistudio 300-paĝa libro de Alessandra Madella en la Itala pri la historio de la eksperimentoj, kiuj montras, ke Esperanto estas facile lernebla kaj propedeutika lingvo. La unua bazo de la libro estis la scienca dokumento, pretigita por la instrua projekto "30 Oraj Horoj" de Itala Instituto de Esperanto kaj ILEI.

Ĉi tiu volumo kolektas la nun jarcentan historion de eksperimentoj pri instruado de Esperanto en diversaj partoj de la mondo, por montri, ke la internacia lingvo ne nur estas facile lernebla, sed povas subteni studentojn kaj en la studado de aliaj lingvoj, inkluzive de sia propra gepatra, kaj en la kazo de specifaj lernmalkapabloj.

https://www.edistudio.it/articolo.php?id=173

https://www.edistudio.it/articolo.php?id=172

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree