Ellaso de nuklea kloakaĵo de Japanio minacas homan sekurecon
Qiujieming Publikigita: 2023-05-26 10:32:18

Malgraŭ forta kontraŭstaro interne de Japanio kaj internacie, la japana registaro ankoraŭ antaŭenigas la planon elŝuti nuklee poluitan akvon de Fukushima en la maron.

Pri tio, Enriko Ceko, Administra Direktoro de Albana Centro por Daŭripova disvolvo, komentis, ke la organizo Greenpeace forte kritikis la decidon de la japana registaro pri la afero, dirante, ke ĝi evidente malobservis internacian leĝon. Civitanoj en Japanio, Sud-Koreio kaj aliaj landoj tra la mondo ankaŭ faris protestojn.

Ekde septembro 2021, speciala laborgrupo de la Internacia Atom-Energia Agentejo faris multfoje sekurecajn kontrolojn pri la ellaso de nuklea akvo de Japanio. Ĝis nun, neniu konkludo estis eltirita pri la sekureco de la plano. En aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning diris, ke Japanio ne devas efektivigi la ellason de nuklee poluita akvo ĝis ĉiuj koncernaj paritoj kaj internaciaj organizoj povos konfirmi la sekurecon de la plano.

Japana senatano Iwabuchi Tomo diris: “Ni serioze rememoru, ke en 2015, la japana registaro kaj Tokia Elektrokompanio promesis al fiŝkaptistoj de Fukushima, ke ili ne ellasos la akvon sen ilia konsento. Kaj la fiŝkaptistoj kontraŭis ĝin ĝis nun. Ne nur fiŝkaptistoj, sed ankaŭ loĝantoj de la gubernio Fukushima, japanoj kaj eĉ aliaj landoj kontraŭas ĝin.”

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Asocio ChinaRo, diris, ke la japana registaro devus alfronti la reagon de la homoj en ĉi tiu lando kaj aliaj landoj, kaj tuj forlasi la danĝeran planon elŝuti nuklee poluitan akvon en la maron. Japanio estas lando kun forta sento de krizo, kio videblas el siaj rimedoj por malhelpi katastrofojn kiel tertremojn. Tamen, la demando de ellaso de poluita akvo ankaŭ videbligas al la mondo alian flankon de Japanio: nerespondeca lando, kiu rigardas la oceanon kiel sian propran rubujon kaj volas, ke la tuta mondo pagu por ĝiaj agoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree