Ĉinio agas por formi homan sankomunumon
CMG Publikigita: 2023-05-26 19:43:33

La 76a Monda Asembleo pri Sano (MAS) nun okazas en Ĝenevo, kun la temo: "75-jariĝo de MAS: savi vivon por ke ĉiu estu sana".

Ĉinio strebas al internacia kunlaboro en higieno kaj sano kaj por formi homan sankomunumon. Dum la 60 jaroj Ĉinio sendis sume 30 mil medicinistojn al 76 evoluantaj landoj kaj regionoj tramonde, kaj resanigis pacientojn je 290 milionoj da fojoj. Responde al la KOVIM-19 Ĉinio donacis 50 milionojn da usonaj dolaroj al Monda Organizo pri Sano plus 100 milionoj da usonaj dolaroj por plano pri kovima vakcinado, kaj liveris 2,2 miliardojn da vakcinaj dozoj al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree