Xi urĝas altigi teknologian novigon en letero al Zhongguancun-Forumo
Ĝoja Publikigita: 2023-05-26 14:38:48

Ĉina prezidanto Xi Jinping pluapaŝe urĝis altigi scienc-teknikan novigon kaj konstrui Zhongguancun, teknikan parkon en pekina distrikto Haidian kiel progresintan scienc-teknikan centron de la mondo en gratula letero al Zhongguancun-Forumo, 2023, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi diris en la letero, ke nun la mondo travivas novan raŭndon de teknologia kaj industria revolucio, internacia kunlaboro, malfermo kaj divido estas pli gravaj ol antaŭe por ke la homaro venku komunajn defiojn de la monda disvolvo.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio sin dediĉas al komungajna strategio de malfermo kaj volas labori kun aliaj landoj por akceli sciencan kaj teknologian novigon kaj doni pli da bonaĵoj al popoloj de ĉiuj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree