Ĉinio kaj Demokratia Respublika Kongo publikigis komunan deklaracion
Ĝoja Publikigita: 2023-05-26 21:11:54

Invitita de ĉina prezidanto Xi Jinping, prezidento de Demokratia Respublika Kongo Felix-Antoine Tshisekedi Tshilombo faras ŝtatan viziton al Ĉinio de la 24-a ĝis la 29-a de majo.

Dum la vizito, la dulandaj ŝtatestroj faris interparolon en sincera kaj amika etoso. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Demokratia Respublika Kongo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj problemoj komune atentataj, kaj atingis vastan komunan konon.

Ĉina ĉefministro Li Qiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhao Leji respektive intervidiĝis kun prezidento Felix-Antoine Tshisekedi Tshilombo.

La dulandaj ŝtatestroj diris, ke depost normaliĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj en 1972, la amikeco inter la du landoj eltenis elprovon de tempo en la lastaj 51 jaroj, estas pli kaj pli solida kaj donas bonaĵojn al la du popoloj.

Por pluapaŝe solidigi politikan konfidon, profundigi kaj plivastigi praktikan kunlaboron sur diversaj kampoj, la dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la dulandajn rilatojn al ampleksa strategia kunlabora partnereco. La du landoj publikigis Komunan Deklaracion de Ĉina Popola Respubliko kaj Demokratia Respublika Kongo pri Establo de Kompleksa Strategia Kunlabora Partnereco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree