Unua komerca flugo de C919 de Ŝanhajo al Pekino okazos dimanĉe
CMG Publikigita: 2023-05-26 16:24:20

Laŭ informo publikigita vendrede en la kompania apo, la Ĉina Orienta Aerkompanio, la unua kliento de la unua granda pasaĝeraviadilo C919, komencos la unuan komercan flugadon en dimanĉo, la 28an de majo.

C919, kiel numero MU9191, ekflugos je 10:45 laŭ la pekina tempo, en la internacia flughaveno Hongqiao en Ŝanhajo kaj surteriĝos en la Pekina Ĉefurba Flughaveno je 13:10.

C919 estas esplorita de la Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio, kaj en septembro de 2022 ĝi ricevis tipan atestilon donitan de la Civila Aviadila Administracio de Ĉinio.  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree