Senkrizigo? Dekroĉiĝi de Ĉinio ja estas krizo
CMG Publikigita: 2023-05-26 21:08:38

"Ni nun intencas labori kun ĉinaj kompanioj por fabriki ekipaĵojn por renovigeblaj resursoj." Hutchinson, ĉefa ekzekutiva oficisto de Futuraj Industrioj, Metala Grupo Fortescue, Aŭstralio, diris, ke la teknologio de Ĉinio pri aŭtomata produktado estas mirinda.

Estas multaj tiaj entreprenoj investitaj de aliaj landoj, same kiel tiu aŭstralia Fortescue, kiuj kredas, ke Ĉinio estas multepromesa. Lastatempe, multe da fremdaj komercaj ĉambroj en Ĉinio publikigis raportojn, kiuj pruvas tion. Ekzemple, enketo de la usona komerca ĉambro en Ĉinio montras, ke 66% de la usonaj entreprenoj en Ĉinio sugestas, ke ili tenos aŭ pliigos siajn investojn en Ĉinio dum la estontaj du jaroj; raporto de la eŭropunia ĉambro en Ĉinio diras, ke preskaŭ 66-elcentaj enketitaj entreprenoj volas “modere aŭ evidente kreskigi” elspezojn por esplorado en Ĉinio; la aŭstralia komerca ĉambro trovas en sia esplorado, ke pli ol 60% de la aŭstraliaj entreprenoj rigardas Ĉinion kiel la trie grandan cellokon de investado en la mondo…

Ĉio ĉi tio klarigas, kial Ĉinio uzas fremdajn kapitalojn ĉiam pli en alta nivelo. Ekzemple, en januaro ĝis aprilo la sumo de fremdaj kapitaloj aktuale uzataj de Ĉinio proksimiĝis al 500 miliardoj da juanoj, kreskante je 2,2% kompare kun la sama periodo de 2022.

Menciindas, ke la investoj de fremdaj entreprenoj ne simple uziĝas por teni firmojn aŭ starigi fabrikojn, sed ili, pli kaj pli multe, enhejmigas siajn centrojn de esplorado en Ĉinion. Kial ili sin turnas al Ĉinio? Oni analizas, ke merkata horizonto, profita spaco, noviga medio, stabilaj politikoj ktp. estas gravaj faktoroj por tiuj entreprenoj. 

Komerco estas komerco. Merkataj leĝoj montras: kie estas profitoj, tie aperas entreprenoj. Ĝuste pro tio, Roland Busch, ĉefa ekzekutiva oficisto de Siemens, Germanio, diris, ke Siemens ne nur defendas sin mem en la ĉina merkato, sed ankaŭ sin plivastigos. Oni kredas, ke Ĉinio plue estos loko, en kiu fremdaj entreprenoj unue elektos investi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree