Peng Liyuan renkontiĝas kun edzino de prezidento de Kongo (Kinŝaso) Denise Nyakeru Tshisekedi
Shanshan Publikigita: 2023-05-27 18:59:54

Vendrede posttagmeze en Pekino, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis kun Denise Nyakeru Tshisekedi, edzino de prezidento de Kongo (Kinŝaso), kiu akompanis la prezidenton Félix Tshisekedi al Ĉinio por ŝtata vizito.

Peng aprezis la laboron de Denise por antaŭenigo de la sano kaj bonfarto de afrikaj virinoj, infanoj kaj adoleskantoj kiel vicprezidanto de la Federacio pri Disvolvado de Afrika Unuaj Sinjorinoj. Ŝi diris, ke la ĉina flanko ĉiam tenas amikan interŝanĝon kun la federacio kaj volas fari pluapaŝan kunlaboron kaj kune klopodi por fari pli da kontribuoj por akceli disvolviĝon de aferoj de virinoj kaj infanoj, kaj  antaŭenigi konstruadon de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko. Peng konigis la pozitivajn rezultojn de la "Chunlei-projekto" por knabina edukado en Ĉinio, kaj esprimis esperon plifortigi interŝanĝon de spertoj en la kampo de knabina kaj virina edukado por kune profitigi la du popolojn.

Denise diris, ke tio estas la unua vizito de ŝi kaj prezidanto Tshisekedi al Ĉinio, kaj ŝi elkore dankas prezidanton Xi Jinping kaj sinjorinon Peng Liyuan pro ilia varma kaj zorgema akcepto, kaj ke ili sentis sin hejme. Ili estis profunde impresitaj de la energiplena Ĉinio kaj de la laborema, kuraĝa kaj forta ĉina popolo. Denise alte taksis la longdaŭran zorgon kaj subtenon de Peng pri la disvolviĝo de virinoj, infanoj kaj junuloj en afrikaj landoj, kaj ŝi atendis plue fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron kaj kune kontribui al la akcelo de amikeco de Afriko kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree