Ĉi-jare estas la 30-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eritreo. Eritrea prezidento Isaias akceptis ekskluzivan intervjuon de la Ĉina Komunikila Grupo dum sia vizito al Ĉinio. Kiel malnova amiko, kiu havas specialan rilaton kun Ĉinio dum pli ol duonjarcento, li laŭdis la atingojn de Ĉinio por inspirado de evolulandoj kaj atendis solidarecon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Afriko por akceli la disvolviĝon de Afriko. Li klarigis, ke li kontraŭbatalis eksteran intervenon kaj kondamnis sankciojn sub hegemonio. Li refutis la tiel nomatan teorion pri "ŝuldkaptilo" de Ĉinio, kaj emfazis, ke la fakto, ke la ĉina-afrika kunlaboro estas reciproke utila kaj gajna, kaj tio ne povas esti misfamigita.