Ĉina proparolanto urĝas Usonon haltigi militan kontanton kun Tajvano
Yu Publikigita: 2023-05-27 16:03:14

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio vendrede diris, ke la usona liverado de armiloj al Tajvano estas ege malĝusta kaj danĝera, urĝante Usonon haltigi militan kontakton kun Tajvano kaj armadon de la insulo.

Proparolanto Mao Ning faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, responde al amaskomunikilaj raportoj, ke la usona registaro komencis efektivigi sian planon sendi armilajn helpon al Tajvano per redukta rajtigo de prezidento, kaj la unua aro da kontraŭaviadilaj misiloj Stinger jam atingis Tajvanon la 24an de majo.

Mao diris, ke la usona armila livero al Tajvano grave malobservas la tri Ĉina-Usonajn Komunajn Komunikaĵojn, precipe la Komunikaĵon de la 17a de Aŭgusto, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, damaĝas la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio kaj malhelpas pacon kaj stabilecon de la markolo. Ŝi akcentis, "Tio estas ege malĝusta kaj danĝera. Ĉinio forte bedaŭras kaj firme oponas tion kaj faris seriozajn demarŝojn al la usona flanko.”

Mao diris, ke usonaj politikistoj kriadis "detrui tajvanan duonkonduktaĵan manufakturon kaj armi Tajvanon en "histrikon", tial estas tre evidente, ke Usono neniam haltos - eĉ se tio signifas detruadon de Tajvano - por reteni Ĉinion. La pli ol 1 400 milionoj da ĉinoj, inkluzive de la tajvanaj samlandanoj, ne akceptos tion.

Mao diris, ke Ĉinio urĝas Usonon observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri Ĉina-Usonajn Komunajn komunikaĵojn, haltigi militan kontakton kun Tajvano kaj armadon de Tajvano, ĉesi krei faktorojn, kiuj pliigas streĉecon de la Tajvana Markolo kaj ĉesi fihelpi kaj subteni la intencon de separistaj fortoj serĉi "tajvanan sendependecon”.

Ŝi aldonis, ke Ĉinio atenteme observos disvolviĝon de la situacio kaj firme protektos la suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de la nacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree