Ĉina komerca ministro renkontiĝis kun usona komerca reprezentanto
Yu Publikigita: 2023-05-27 15:58:28

Ĉina ministro pri komerco Wang Wentao renkontiĝis kun usona komerca reprezentanto Katherine Tai vendrede, flanke de la du-taga Kunveno de  Ministroj Respondecaj pri Komerco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Detrojto, Usono.

La du flankoj faris "sincerajn, pragmajn kaj profundajn" interŝanĝojn pri la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj ankaŭ pri regionaj kaj multflankaj demandoj de komuna zorgo.

La ĉina flanko esprimis zorgojn pri ĉefaj demandoj kiel usonaj politikoj pri ekonomio kaj komerco kun Ĉinio, Tajvan-rilataj demandoj en la ekonomia kaj komerca sektoro, la "Hind-Pacifika Ekonomia Kadro" kaj la tarifoj de Sekcio 301.

La du flankoj konsentis subteni interŝanĝojn kaj komunikadon.

Ankaŭ dum interparolo kun usona ministro pri komerco Gina Raimondo en Vaŝingtono ĵaŭde, Wang esprimis ĉefajn zorgojn pri usonaj politikoj pri ekonomio kaj komerco kun Ĉinio, duonkonduktaĵoj kaj demandoj pri regado de eksporto kaj ekzameno de eksterlandaj investoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree