Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio vendrede diris, ke ekde la kuranta jaro funkciado de la ĉina ekonomio tenas pozitivan tendencon, kaj la merkata potencialo estas senĉese liberigita, kio favoras tutmondajn investantojn.
Proparolanto Mao Ning diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne povas esti apartigita de la mondo, kaj la monda disvolviĝo ankaŭ bezonas Ĉinion. "Ni daŭre kreos merkatan, laŭleĝan kaj internacian bonegan komercan medion, kaj dividos la ĉinan merkaton kaj la dividendojn de malfermo kun kompanioj el la tuta mondo."
"Ĉinio neniam fermos la malfermitan pordon. Ni pretas kune disvolviĝi kun ĉiuj landoj, kiuj volas kunlabori kun ni por kungajno kaj kune antaŭenigi la prosperon kaj disvolviĝon de la monda ekonomio," diris Mao Ning.