Ĉina komerca ministro renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de MOK
Yu Publikigita: 2023-05-27 18:49:54

Ĉina ministro pri komerco Wang Wentao vendrede renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) Ngozi Okonjo-Iweala flanke de la du-taga Kunveno de Ministroj Respondecaj pri Komerco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Detrojto, Usono.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj inkluzive de ratifo de la Interkonsento pri Fiŝkaptaj Subvencioj de la MOK kaj preparoj por la 13a Ministra Konferenco de la MOK.

Okonjo-Iweala aprezis la pozitivan kaj konstrueman rolon de Ĉinio en la MOK kaj atendis kontinuan gvidadon de Ĉinio en sukcesigo de la Ministra Konferenco de la MOK.

Wang diris, ke Ĉinio praktikas veran multflankismon, aktive partoprenas en la reformo de la MOK kaj faros kontribuojn al la sukceso de la ministra konferenco per konkretaj agoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree