Angllingva eldono de “Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko: Demandoj kaj Respondoj” publikigita en Kuala-Lumpuro
Qiujieming Publikigita: 2023-05-28 16:11:53

La publikiga ceremonio de la angllingva eldono de “Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko: Demandoj kaj Respondoj” okazis sabate, dum evento de Ĉinio kiel la honora gasto de la 40a Kuala-Lumpura Internacia Librofoiro.

La libro prezentas la fundamentan spiriton, enhavon kaj postulon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko en ampleksa kaj alirebla maniero per demandoj kaj respondoj. Ĝi havas riĉan enhavon, novigan prezenton, klarajn ilustraĵojn kaj facile kompreneblan lingvon.

La angla eldono estis publikigita per kunlaboro inter Popola Eldonejo kaj Xuexi-Eldonejo de Ĉinio kaj GBD-Libroj de Hindio, celante anglalingvajn landojn tutmonde. Ĝi helpas la internacian komunumon amplekse kompreni la ĉefajn ideojn de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, kaj profundigi la komprenon pri la saĝeco kaj respondeco de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) engaĝita por antaŭenigi la konstruadon de pli bona mondo.

Oficistoj de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, personoj de la politikaj, akademiaj, gazetaj kaj eldonaj rondoj de Malajzio, kaj reprezentantoj de pensfabrikoj ĉeestis la ceremonion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree