Kunveno de komercaj ministroj de APEK finiĝas kun promeso venki komunajn defiojn
Qiujieming Publikigita: 2023-05-28 18:32:41

Komercaj ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) promesis venki komunajn defiojn dum ili finis sian dutagan kunvenon vendrede.

Defioj inkluzivas la medion, manĝaĵsekurecon, provizoĉenajn interrompojn kaj efikojn de la tutmonda pandemio.

Respondante la temon de APEK 2023, “Kreante rezisteman kaj daŭripovan estontecon por ĉiuj”, kaj la politikajn prioritatojn konstrui pli interligitan, novigan kaj inkluzivan APEK-regionon, la kunveno diskutis pri “la ŝlosila rolo ludata de APEK en antaŭenigo de daŭripova kaj inkluziveca komerco kaj investo en la azi-pacifika regiono,” diris usona komerca reprezentanto Katherine Tai kaj ankaŭ la prezidanto en deklaro.

La deklaro emfazis la gravecon de kolektiva subteno de la multflanka komerca sistemo kaj la necesan reformon por plibonigi ĉiujn funkciojn de la Monda Komerca Organizo.

Krome, ĝi instigis la antaŭenigon de komerco kaj investo en produktoj, kiuj kondukas al pozitivaj mediaj rezultoj, kaj instrukciis al altrangaj oficistoj komenci evoluigi novan, libervolan, nedevigan referencliston de mediaj varoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree