Ĉina granda aviadilo C919 komencis sian unuan komercan flugon
Shanshan Publikigita: 2023-05-28 17:27:37

Je la 10:32 de la 28-a de majo 2023, Ĉina Orienta Flugkompanio uzis la unuan  grandan pasaĝeran aviadilon en la mondo C919 liveritan de Ĉina Komerca Aviadila Korporacio Limigita, per la flugo MU9191, kiu flugis el Hongqiao-a Internacia Flughaveno en Ŝanhajo al Pekina Ĉefurba Flughaveno, markante sian unuan komercan kunpasaĝeran flugon de la mondo. Ĉi tiu flugo markas la ampleksan plenumon de la "disvolviĝo, fabrikado, atestado kaj funkciado" de C919, kaj oficialan komenciĝon de la komerca funkciado de la ĉina granda aviadilo. La "aera sperto" de la ĉina granda aviadilo oficiale profitigas la konsumantojn.

La granda pasaĝera aviadilo C919 estas la unua memevoluinta jettrunka aviadilo de Ĉinio laŭ internaciaj reguloj, kaj havas sendependajn rajtojn pri intelekta proprieto. Ĝi estis establita en 2007 kaj faris sian unuan flugon en 2017. La 9-an de decembro 2022, Ĉina Orienta Flugkompanio kiel la unua uzanto de la mondo, oficiale ricevis la unuan aviadilon kun la kodo B-919A, liveritan de Ĉina Komerca Aviadila Korporacio Limigita.

La sukcesa esplorado de la granda pasaĝeraviadilo C919 montras, ke Ĉinio havas la kapablon sendepende disvolvi mondklasajn grandajn pasaĝeraviadilojn. Ĝia ekfunkcio estas grava mejloŝtono de la grandaviadila afero de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree