Forumo de Ĉinio kaj ASOAL pri Kulturaj Interŝanĝoj kaj Kunlaboro okazis en Kuala-Lumpuro
Qiujieming Publikigita: 2023-05-28 16:24:03

La Forumo de Ĉinino kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) pri Kulturaj Interŝanĝoj kaj Kunlaboro sabate okazis en Kuala-Lumpuro, la malajzia ĉefurbo.

La forumon kun la temo “Novaj Ŝancoj en Komunikado kaj Kunlaboro de la Civilizacio de Ĉinio kaj ASOAL” ĉeestis pli ol 300 homoj inkluzive de oficistoj, famaj verkistoj, akademiuloj kaj eldonejoj kaj Ĉinio kaj Malajzio.

Partoprenantoj de la forumo konsentis, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de konstruado de pli proksima Ĉina-ASOAL-komunumo kun komuna estonteco kaj la 10a datreveno de la komuna konstruado de la iniciato "Zono kaj Vojo". Ĉinio kaj ASOAL-landoj kune prenas kulturon kiel oportunon kaj librojn kiel ponton por efektivigi ĉiuflankajn kaj ampleksajn duflankajn kaj multflankajn eldonajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, montrante la unikecon kaj diversecon de ambaŭ kulturoj, profundigante interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj, kaj antaŭenigi interpopolajn ligojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree