Estis haltigita “prokrasta bombo” de usona ŝuldo
Mirinda Publikigita: 2023-05-29 13:25:01

Lastatempe sekve de proksimiĝo de malobservo de usona ŝulda plafono, vespere de la 27a de majo usona prezidento Joe Biden kaj la Respublika Partio de la Ĉambro de Reprezentantoj atingis interkonsenton pri usona ŝulda plafono. Analizantoj montris, ke nun Usono nur haltigis la “prokrastan bombon” de la ŝulda plafono, tamen la krizo ankoraŭ ne estis fundamente solvita.

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, post kelkaj rondoj de intertraktado, dimanĉe vespere Biden kaj la Respublika Partio de la Ĉambro de Reprezentantoj atingis dujaran buĝetan interkonsenton pri usona ŝulda plafono. La interkonsento konsentis limigi elspezon de 2024 kaj 2025 anstataŭ la solva projekto de la ŝulda plafono antaŭ komenco de 2025, evitante, ke la temo ĝenos la prezidentan elektadon. Cetere ambaŭ flankoj atingis konsenton pri altigo de minimuma limo de federacia registara subvencio kaj simpligo de federacia permesigo de energioprogramoj.

Tamen ankoraŭ ekzistas necerteco de aprobo de la interkonsento en la du ĉambroj, ĉar ankoraŭ ekzistas fortaj oponoj en la du partioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree