Xi gratulas Erdogan pro lia reelektiĝo kiel prezidento de Turkio
Yu Publikigita: 2023-05-29 21:01:49

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Recep Tayyip Erdogan pro lia reelektiĝo kiel prezidento de la Turka Respubliko.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Turkio, ambaŭ gravaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj, kunhavas vastajn komunajn interesojn. En la lastaj jaroj, la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkio konservis tendencon de disvolviĝo, kaj pragmata kunlaboro en diversaj kampoj atingis pozitivan progreson. Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-turkaj rilatoj kaj volas labori kun Erdogan por kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj rilataj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du landoj, kaj antaŭenigi kontinuan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-turkaj strategiaj kunlaboraj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree