Ĉinio planas realigi unuan surluniĝon de ĉinoj antaŭ 2030
Mirinda Publikigita: 2023-05-29 13:27:45

Je la 9a lunde okazis gazetara konferenco pri homloĝata misio de spacoŝipo Shenzhou-16 en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro. Laŭ konigo, lastatempe komenciĝis la misio de surluniĝo de la homloĝata luna esplora projekto de Ĉinio. La misio celas realigi unuan surluniĝon de ĉinoj antaŭ 2030 kaj fari sciencan esploradon kaj koncernajn teknikajn eksperimentojn pri la luno por sendepende kaj memdecide fari homloĝatan lunesploradon.

Nun la agentejo pri homloĝata aerspaca inĝenieriaĵo jam komplete komencis la esploradon kaj konstruadon, inkluzive de esplorado de nova homloĝata portata raketo (Changzheng 10), nova homloĝata spacoŝipo, surluniĝilo kaj uniformoj por surluniĝo kaj koncernaj ekipaĵoj.             

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree