Ĉinio senvualigis skipon de Shenzhou-16 por misio de kosmostacio
Yu Publikigita: 2023-05-29 16:16:17

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis lunde en gazetara konferenco, ke ĉinaj tajkonaŭtoj Jing Haipeng, Zhu Yangzhu, kaj Gui Haichao efektivigos la kosmoflugan mision de Shenzhou-16, kaj Jing estos la komandanto.

Jing Haipeng

Jing fariĝos la unua tajkonaŭto de la lando vojaĝi al la kosmo por la kvara fojo. Li aliĝis al la misio Shenzhou-7 en 2008 kaj komandis la skipojn de Shenzhou-9 kaj Shenzhou-11 en 2012 kaj 2016 respektive.

Zhu kaj Gui faros sian unuan vojaĝon al la kosmo. Ili estas membroj de la tria aro de tajkonaŭtoj de Ĉinio, kies elekto estis finita antaŭ septembro 2020.

Zhu Yangzhu

Zhu servos kiel kosmofluga inĝeniero en la misio Shenzhou-16. Gui estas profesoro de Beihang-Universitato en Pekino, kaj li laboros kiel fakulo pri ŝarĝo kaj respondecos pri la enorbita funkciado de ŝarĝoj por sciencaj eksperimentoj en la kosmostacio Tiangong de la lando.

Gui Haichao

Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, diris, ke la homekipita spacoŝipo Shenzhou-16 estos ĵetita je 9:31 marde matene (pekina tempo) de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

Shenzhou-16 estos la unua homekipita misio post kiam la ĉina kosmostacio eniris la etapon de aplikado kaj disvolviĝo.

Lin diris en la gazetara konferenco, ke la triopo de tajkonaŭtoj restos en orbito dum ĉirkaŭ kvin monatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree